Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
30-a Ĉapitro
La vero, la realo, aŭ la vivo, estas eterne radianta lumo de amo.
Iutage, en momento konvena por tio, oni sen iu antaŭsigno ekvidos, ke "vivanta Kristo, radianta per kosma fajro", venas al oni kaj kvazaŭ komplete ensorbas onian tutan spiritan kaj fizikan korpon. La plej dieca ĉe tiu travivado estas, ke la fremda brila "kristestulo" estas tute ne fremda, sed estas "onia propra plej alta spirita mio". Tra la ĝisnunaj surteraj ekzistadoj tiu "plej alta mio" tiom klopodis praktiki la mondsavajn kristidealojn, ke ĝi nun mem fariĝas "kristestulo" perfekta, kvazaŭmateria, lumanta kaj brilanta, sur la spirita plano. – Ĉi tie oni tamen rimarku, ke se estis "Buddha-idealo" aŭ "Mahomet-idealo", kiun oni tra la vivo praktikis por trejni sin por la menciita travivado, la ŝajne fremda brilanta estulo (onia propra plej alta mio) aperos kiel respektive brilanta "Buddha-estulo" aŭ brilanta "Mahomet-estulo". Ĉe tiu dieca renkonto kun sia propra perfektiĝinta plej alta mio oni spertos iom el la iniciĝo, el la spirita procezo, kiun en mia ĉefverko "Livets Bog" mi nomas "la granda naskiĝo". Kun tiu renkonto oni estos fininta sian rondiron en la mallumo; kaj en plene tera, fizika stato kaj tute tagokonscia oni eniros la ĉielon. Oni estos loĝejo kaj ilo por "la dieca spirito", estos "kristestulo", kaj "unuiĝos kun la eterna Patro". La "vojo" estos postlasita kaj la "vero" travivita, kaj per tio oni "unuiĝos kun la vivo", "unuiĝos kun la Patro". Kaj post tio la radioj de "la sankta spirito" lumados tra onia tuta psiko aŭ personeco super astrojn, mondojn kaj homarojn sur onia ĉiela vojo. Tra tempo kaj spaco, tra la eterno mem kondukos onia eterna vivovojo. – Vere, la diofilo videbliĝos "en la nuboj kun potenco kaj granda gloro". –––––– La respondo al la grava demando: "Kio estas la vero" do aperas kiel fabelo de la reala vivo, kiel rakonto pri la rilato inter eterna Patro kaj same eterna filo. Tiu rilato estas la reala vivo. La vivo kondukas al spertaĵoj, kaj ili estas la nepre ĝusta vojo al la vero, al kono kaj kompreno de Dio, al vera identeco inter Dio kaj la vivanta estaĵo. La vivanta estaĵo pro sia identeco kiel diofilo do estas kreanto de tempo kaj spaco kaj regas la eternecon. Kaj "la eterna vero" nekontesteble malkaŝas, ke la vivo, la ekzistado, aŭ la menciita rilato inter Patro kaj filo, inter Dio kaj la vivanta estaĵo, estas eterne radianta lumo de amo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
