Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
4-a Ĉapitro
Kial Pilato liberigis la rabiston anstataŭ Jesuon.
Kial Pilato do ne liberigis Jesuon? – Li havis la rajton kaj potencon fari tion. Tamen, li ne povis liberigi lin. Li nome estis en la sama situacio kiel ĉiu alia ĉe grava renkonto kun la lumo: li rajtis liberigi Jesuon, sed provizore li ne kapablis; la opinio de la homamaso lin katenis; li timis esti mem krucumota. Oni ja minace jam nomis lin "ne amiko de la imperiestro", se li ordonus ke mortu la rabisto anstataŭ Jesuo.
      En tiu situacio Pilato estas bildo de ĉiu tera homo renkontanta unuafoje la lumon, ĉi-okaze la kristanecon. Ĉu ne ĝuste tiel, kiel Pilato, statas tera homo, kiam li renkontas novan lumon, novan moralon multe pli altan ol tiu de la homamaso, kaj rekonas tiun moralon kiel la plej altan? –
      Konsideri la nomitan lumon aŭ moralon la plej alta signifas doni al ĝi gloron de reĝo. Tion faris Pilato rekonante Jesuon "reĝo de la judoj". Sed kontraŭ la nova lumo staras la opinio de la homamaso, la malnova moralo. Ĉu tiu moralo ne analogas kun "Barabas"? – Estulo agnoskanta la novan lumon do staras, kiel Pilato,antaŭ "Barabas" kaj "la reĝo de la judoj". Ĉu la estulo kuraĝas tuj kaj publike ekzekuti "Barabas", tio estas: forlasi la opinion de la popolamaso kaj plene akcepti la novan lumon aŭ moralon, – liberigi Jesuon? – Ne! ordinare li liberigas "Barabas" kaj "krucumas Jesuon". Kaj tiom potenca estis kaj daŭre estas tiu kutimo, ke miloj kaj miloj da temploj, preĝejoj kaj sakramentaltaroj funkcias kiel oficialaj "purigejoj", kie la modemaj "Pilatoj" povas "lavi la manojn", malŝarĝi la konsciencon koncerne la rilaton al "Barabas" kaj "la reĝo de la judoj" en sia propra interno.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.