Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
5-a Ĉapitro
La vera reĝodigno.
Ne estas facile forlasi la moron, la moralon, la oficialan idearon de la popolamaso.
Nur tiu, kiu povas fari tion por akcepti pli altajn moralon kaj idearon, estas ne plu "Pilato", sed "reĝo de judoj" aŭ "reĝo de la vero".
Al li ne plu necesas forsugesti maltrankvilon de la konscienco per "manlavo" aŭ alia ekstera sakramenta ago.
Lia sinteno al la providenco estas gvidata sole laŭ la vortoj: "Ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas".
Li fariĝis "enkarniĝo de Dia volo" kaj sekve enkarniĝo de la vero.
Kaj tia enkarniĝo estas la plej profunda kaj solida bazo por "reĝodigno", majesteco kaj dieca potenco.
La esenco de la nocio "reĝo" estas multe pli profunda kaj elstare dieca, ol kiom imagas nuntempe la homoj. Ĉiuj princoj, reĝoj kaj imperiestroj de la lastaj jarmiloj reprezentas nur ombron de tio, kio origine estis ligita al la trono. "Reĝo" estas la ongma esprimo por mondsavanto; evidentas do, ke ĉe la nuntempaj regantoj la titolo "reĝo" estas nur malplena ornamo. La titolo estas la sola resto el antaŭa grandiozo de potenco kaj gloro. La dinastioj estas nur glimantaj ruinoj kompare kun sia pratempa stato, kiam ili gvidis kaj direktis ĉion kiel la plej alta manifestaĵo materia de Dio. Psikologie rigardate, la nunaj "reĝoj" estas tute ordinaraj homoj kun ordinaraj homaj neperfekteco kaj eraremo; pri tio la historio klare parolas, eĉ pri kulmino de diboĉo kaj krimo de certaj monarkoj. Jam antaŭ longe evidentiĝis, ke krono, sceptro kaj purpura mantelo – simbolo de "la triunua principo" – ne plu garantias altan intelekton, aŭ iniciĝon pri kosma scio, ĉe la portanto; sekve oni preskaŭ forgesis, kion la vorto "reĝo" origine fakte signifis. En nia tempo oni fariĝas reĝo nur pro tio, ke oni estas parenca al reĝo. Nenia inico, nenia denaske kosma kvalito aŭ digno estas plu postulata; esti membro de reĝa familio sufiĉas; ĉu kapabla ĉu nekapabla por la trono oni fariĝas ĝia heredonto, se oni estas filo, frato, onklo, kuzo aŭ nevo en reĝa familio. Okazas do, ke iu ricevas kronon, sceptron kaj reĝomantelon nur pro sia parenceco al reĝo. Oni "vestas" lin per tiu plej alta simbolo de la vivo, per tiu – en fizika materio manifestita – plej alta "bildo de Dio", kaj de la krono sur lia kapo radias la oro konkure kun la juvelaj ŝtonoj. – Ĉu tiu brilanta ornamo ne estas la plej sublima simbolo farebla el fizika materialo? – Ĉu ĝi ne estas bildo pri la kulmino de la plej alta "io" en la volo kaj potenco de popolo? – Kiu individuo el popolo estas pli supera, pli suverena ol tiu, kiu rajte portas la kronon? (Ĉi tie, kompreneble, ne temas pri la nuntempaj regantoj, kies reĝa digno ja antaŭ longe neniiĝis pro la pli kaj pli rapida forvelko de ilia potenco, tiel ke ili same rapide dependiĝas sub la volo de la popolo). Ke la reĝa krono estas simbolo pri "la plej alta io" malantaŭ povo kaj volo, signifas, ke ĝi simbolas la "mion" en la vivanta estaĵo, aŭ tion, kio en mia ĉefverko "Livets Bog" (La Libro de Vivo) estas nomata X1. La reĝa krono do signas, ke ĝia portanto, la reĝo, estas "la dieca io" en la popolo. De la reĝa mano brilas kaj radias la sceptro; ĝi signas liajn volon kaj potencon, lian "kreopovon", kaj tio signifas, ke ĝi simbolas tion, kio en "Livets Bog" estas nomata X2, nome "la kreoprincipon". La sceptro en la reĝa mano do simbolas, ke la vera reĝo identas kun la volo kaj potenco, la kreopovo, de la popolo. Sur la korpo de la reĝo, sur la planko antaŭ liaj piedoj, kaj malsupren sur la ŝtupoj de la trono, etendiĝas la reĝa mantelo kun siaj faldoj, galonoj kaj lumaj brilaĵoj. Ĝi signas la rezultaton de la reĝa kreopovo: la reĝan majestecon; alivorte, ĝi signas la individuan, la speciale superan konscistrukturon de la reĝo, kaj sekve lian altan kapablon por volado kaj povado. La reĝa mantelo do esprimas tion, kion mi en "Livets Bog" nomas X3, tio signifas, ke la mantelo simbolas la kulminon de la koncept- kaj kreopovo de la popolo, aŭ, ke la reĝo identas kun la plej alta, kion la popolo kapablas imagi. Super li povas esti nur Dio mem, kaj Li ja estas tute nealirebla por la regatoj. Al ili la reĝo sekve aperas kiel la plej alta manifestaĵo de Dio, en la fizika sfero. Neniu venos al Dio sen la pero de la reĝo, kiu estas la surtera reprezentanto de Dio. El la antaŭe montrita fakto, ke la reĝo ankaŭ estas "la dieca io" en la popolo kaj samtempe ĝiaj volo kaj potenco, sekvas, ke li estas identa kun la plej alta analizo de la universo, analizo valida ankaŭ por la vivanta estaĵo, analizo kiun oni povas nomi "la principo de triunuo", la principo de la tri X-oj: la mio, la kreopovo kaj la kreitaĵo, en la biblio esprimitaj kiel respektive la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. El tio oni povas konkludi, ke la reĝo laŭ origina destino kaj supozita perfekteco identas kun la absoluta vero manifestita en la popolo; li estis revelacio de la vero en karno kaj sango. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
