Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
6-a Ĉapitro
La reĝo estis la plej alta alirebla manifestaĵo de Dio.
Tiun identecon la reĝo sentis klare tagokonscie, ĉar li ja estis inicita estulo spertanta sin mem kiel "la vojon, la veron kaj la vivon", li sentis sin "unu kun la Patro". Tio montras, ke la unua epokofaranta vero-manifesto sur la tero aperis ne en formo de sciencaj aŭ subtilaj analizoj, sed en formo de estulo en karno kaj sango, nobliĝinta per evoluo kaj iniciĝo.
      Tiu estulo do portis tute tagokonscie en siaj koro kaj cerbo la analizon de la universo kaj de la vivanta estaĵo, kaj la analizo estis formita kiel "bildo de Dio", kiun la naivaj kaj malpli saĝaj samtempuloj povis kompreni kaj agnoski. La "bildo de Dio" do estis la origina karakterizaĵo de la nocio reĝo; kaj la estuloj, kiuj vidis en la luma reĝa staturo "la bildon de Dio", estis subuloj de la reĝo, estis lia popolo. Kaj tio, kion simbolis la reĝaj krono, sceptro kaj mantelo, estis ĝuste tiu alta identeco de la reĝo kiel dieca estaĵo.
      La reĝaj insignoj do estis nur simbola kovraĵo, sed sub tiu plej alta materia simbolo troviĝis estulo, kiu kun klara tagokonscio identigis sin kun la absoluta vero simbolata de la insignoj. Kaj nur persono posedanta tian spiritan kvaliton povis rajte esti reĝo.
      La apero de la reĝo kun sia brila aspekto do ne estis nura elmontro de lukso kaj pompo, kiel ĉe postaj portantoj de krono, sceptro kaj mantelo. Homo, kiu rajte portis la reĝajn insignojn, estis lumfonto de la vero, estis ĉiambrula, varmiga kaj viviga fajro, eterne fluanta torento de saĝo kaj justo, de amo kaj humilo.
      Tio klarigas la sencon en la vortoj de Jesuo, kiam li respondis al Pilato, ke li estas "reĝo" pro sia rilato al la vero kaj al tiuj, kiuj "aŭskultas lian voĉon" ĉar ili "estas el la vero". Per tio li diris al Pilato, ke li estas "denaska reĝo", kaj ke estuloj, kiuj estas el la vero kaj tial lin aŭskultas, estas lia popolo.
      Jesuo vere estis kaj daŭre estas al tiaj estuloj la plej supera aŭtoritato, la plej alta revelacio de Dio. La pasintaj jarcentoj post Kristo plene atestis, ke la eldiro de Jesuo pri lia reĝeco – same kiel tio, ke Pilato ĝin aprobis – ne estis senvalora fantaziaĵo, sed vera fakto, ĉar post lia fizika morto milionoj kaj denove milionoj el la "subuloj" adoris senĉese tiun "reĝon"; generacio post generacio preĝis surgenue al tiu vera "reĝo de spirito", adorante lin kun plej profunda respekto. Ili informiĝis pri li jam estante suĉinfanoj, kaj li estis senĉese en iliaj pensoj kaj influis pro tio ilian tutan ĉiutagan agadon. Al li ili turnis sin pri helpo kaj konsolo, kiam malfeliĉo premis; li estis la centro de ilia ĝojo en tago de feliĉo, kaj lia nomo vibris sur iliaj lipoj kiel lasta malforta suspiro ĉe la morto. Vere, ĉi tie ni do ankoraŭ vidas "veran reĝon" en rilato al sia "popolo".
      Kaj Buddha kaj Mahomet – – kio faris ilin "reĝoj" super grandegaj partoj de la homaro? Ĉu ne la sama sublima respekto, la sama propravola sindonemo kaj trankvila konfido al la vera "reĝeco" aŭ la dieca aŭtoritato, kiel tiu de Jesuo? Ĉu la tri diecaj estuloj, Kristo, Buddha kaj Mahomet, ne estas ankoraŭ la plej potencaj kaj solaj efektivaj "reĝoj" sur la tero? Kiu nuntempa tera reĝo reprezentas similan absolutan reĝodignon, similajn spiritan kvaliton kaj aŭtoritaton? Kiu el la nunaj reĝoj povos post sia morto daŭre regi kaj gvidi sian popolon tra jarmiloj, kiel faras la kosmaj gvidantoj de la homaro, la veraj reĝoj? Tiuj kosmaj estuloj estis la lastaj nepre suverenaj reĝoj en la homara evoluhistorio; ili estis la lastaj en vico de estuloj, kiuj – pli-malpli – vivis kiel mondsavantoj, do kiel enkarniĝintoj de la vero; per sia iniciĝo pri la vero ili fariĝis suverenaj gvidantoj de la homaro; ĉiu el ili estis – pli-malpli – "la vojo, la vero kaj la vivo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.