Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
7-a Ĉapitro
La reĝodigno degeneris.
La celo de la vivo tamen ne estis, ke popolo aŭ tribo restu primitiva, senscia kaj nesinhelpa bando povanta vivi kaj agi nur laŭ ordono de suverena reganto, ankaŭ ne se tiu reganto estis estulo inicita de Dio pri la vivo kaj la vero.
La dieca per-reĝa gvidado al la homaro celis – kune kun la instruo fare de la vivo (lumaj kaj mallumaj spertoj) – evoluigi la homaron spirite kaj kulture, tiel ke ĉiu individuo mem iam akiros "reĝodignon", fariĝos enkarniĝinto de la vero, fariĝos suverene kreanta intelektulo, – inicito.
Kaj ju pli tiu evoluo progresis, des malpli necesa iĝis la "reĝo", kaj samgrade nenecesa iĝis la postulo, ke nur inicito portu la reĝajn insignojn.
Konforme al tio estas konstateble – kiel jam dirite, ke kun la tempo la reĝa persono montris sin pli kaj pli ordinara, kelkfoje eĉ tre primitiva.
Fine li tute perdis sian originan mision: esti "la vojo, la vero kaj la vivo".
Nuntempa reĝo estas, en plej bonŝanca okazo, nur simbolo pri la vero; li ne efektive estas homo kun kosma konscio, aŭ homo persone spertinta la veron.
Li estas subulo, subigita al la ŝtata religio, al unu el la ankoraŭ regantaj – de kosma vidpunkto – veraj "reĝoj": Kristo, Buddha aŭ Mahomet.
Li estas nura "regato" – kosme rigardate – kiel ĉiu unuopulo en lia propra popolo; li ne estas ia Kristo, ia Buddha aŭ Mahomet, li ne estas profeto, li ne estas mondsavanto.
Antaŭe, en la erao de "inicita reĝo", la popolo estis tute gvidata – materie kaj spirite – de la reĝo, kiu prizorgis ĉiajn necesajn pensadon kaj praktikan aranĝon koncerne ĉion en la socia vivo kaj en la hejmaj ĉiutagaj aferoj. Li juĝis inter pravo kaj malpravo, li estis la gardanto de sia popolo, ĝia plej alta kaj videbla anstataŭanto de Dio; kaj pro ĉi ĉio lia popolo lin amis kaj adoris. Sed nun la situacio de reĝo estas tute alia; ne plu la popolo estas subigita al la reĝo, sed la reĝo al la popola volo. Antaŭe la "inicita reĝo" decidis la sorton de la popolo; nun la popolo decidas la sorton de la reĝo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
