Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
9-a Ĉapitro
Nova fazo en la mondsava revelacio de la vero.
Tamen laŭ sia naturo la lastnomitaj, la inicitoj, ankoraŭ estis "reĝoj".
Ilia reĝo digno ne venis el eksteraj oro kaj brilaĵo, nek el krono, sceptro kaj mantelo; ĝi venis el spirita maturo, el kosma iniciĝo pri la vivmistero, tiel ke ilia konscio, ilia spirito, estis tute suverena rilate al ĉia speco de vivsperto.
Do, ne pro parenceco ili estis "reĝoj", nek pro decido de iu popolo, kiel la nuntempa moderna "reĝo"; ilia "reĝeco" venis el tia spirita organika strukturo, kiun nur la evoluo povas krei post kompleta venko super – kaj forlaso de – la "principo de mortigo".
Ili estis "reĝoj" pro tio, ke en ilia vivo la absoluta vero estis enkarniĝinta kiel klarvida tagokonscio, kiu konsekvence suverenigis ilin.
Pro tiu suvereneco ili daŭre estis "reĝoj", sed ilia "regno" ĉesis esti "el ĉi tiu mondo".
Kun tiu ŝanĝo en la aperofonno de la inicitoj estiĝis nova fazo en la mondsava revelacio de la vero. La vero ne plu manifestiĝis kiel potenculo, intelekte kaj materie ĉiorega, en karno kaj sango aperinta, kiu pro sia alte evoluinta vidkapablo povis pennane gvidi la intelekte blindan popolon laŭ la ĝusta vivovojo, ĝis la popolo mem akiris sufiĉe da intelekta vidkapablo por povi sekvi la vojon kaj ne plu bezoni "reĝon" aŭ "gvidanton". La popolo do atingis la evolustadion, en kiu ĝi "estas unu kun la vojo". Sed la "vojo" ne estas la kompleta sperto de la vivmistera solvo; ĝi estas – kiel ni vidis – nur la unua ŝtupo en la viv-iniciĝo, en la sperto de la nomita solvo, la sperto de "la absoluta vero". En la konscio de la estulo tiu sperto ne povas aperi perfekta, se ĝi estiĝas nur pro "reĝa" gvidado aŭ pro informo pri sperto de aliulo. Ĝi devas esti propra sperto de la estulo mem, sperto pri la strukturo de la vivo, konceptata kiel konkreta neskuebla fakto. Sen persona spertado de la detaloj en la vivstrukturo oni neniel spertas la absolutan veron. Tial la misio de la "inicitaj reĝoj" estis: organizi kaj gvidi la materian vivon de la popolo tiel, ke ĝi iam, per propra interna forto, evoluigu emon, avidon kaj kapablon por mem konstati la faktojn. Tiun evoluŝtupon la popolo jam nun atingis. Ne plu estas la "reĝo", kiu konsilas kaj gvidas materie kaj spirite. Nun doktoro A aŭ profesoro B havas la decidan aŭtoritaton. Kaj ĉar tiajn aŭtoritatulojn oni evoluigas milope en pli kaj pli multaj diversgradaj lernejoj kaj sciencaj institucioj, estas evidente, ke la popolo jam grave sukcesas mem esti "la vojo", kaj per tio sin liberigas de gvidado aŭ regado de "inicita reĝo". Tio montras, ke la nuntempa estulo transpasis la limon de nova stadio en spertado de la vivmistero; tiu stadio estas la dua el la inicaj – aŭ la ver-revelaciaj – tri stadioj. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
