Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
11-a Ĉapitro
Kial la vegetara nutraĵo reprezentas malpli da mortigo ol la animala.
Kiel antaŭe montrite, la viando-sango-produktoj ne estas natura nutraĵo por la homo; ĝusta, natura nutraĵo do povas veni nur el la vegetala regno.
      Al ĉi tio eble venas la protesta rimarkigo, ke ankaŭ vegetaloj estas vivaj estaĵoj, kies formanĝo, same kiel viandokonsumo, estas rompo al la grava leĝo: "ne mortigu". Mi konsentas, ke tia diro iom pravas; sed, kiel mi poste montros, en la fizika plano la estaĵoj vegetalaj estas malpli evoluintaj ol la animalaj. Ilia nervaro estas multe malpli branĉigita, kaj la sentokapablo sekve tre malgranda. Pri doloro de planto oni ne povas paroli en la sama senco kiel pri doloro de besto. En la fizika plano la konscio de planto estas nur "subkonscio"; tagokonscio ankoraŭ ne evoluis. Feliĉon aŭ malfeliĉon la planto tial perceptas ne kiel realan fenomenon, sed nur kiel malfortan impreson pri plaĉo aŭ malplaĉo. Ĝi ne atingis – en la fizika plano – tiun evolustadion, en kiu la besto – helpe de funkcipova tagokonscio – spertas la vivosorton kiel konscie sentatajn statojn de diversgrada timo aŭ volupto. La planto do sentas sian fizikan ekziston nur kiel malfortajn impresojn de plaĉo aŭ ĝeno; ĝia ankoraŭ neevoluinta tagokonscio estas – kompare kun tiu de la besto – kvazaŭ mikroskopa; kiel klarigite en "Livets Bog", ĝi korespondas nur kun la sesa ekzistoplano, t.e. la "regno de beateco". Kaj estas ĝuste la diecaj elradioj de ĉi tiu regno, kiuj donas al la vegetala regno ĝiajn dolĉajn odorojn, ĝiajn plaĉajn sonojn kaj grandiozan riĉon de koloroj. La plantoj estas – laŭ plej alta okulta analizo – spiritaj estaĵoj, kies malsupreniro en la mallumon – en la materian planon, en la zonon de "la principo de mortigo" – estas ankoraŭ nekompleta, pro kio ilia luma nimbo de beateco ankoraŭ ne estas tute kovrita kaj kaŝita en la kruda fizika materio, sed radias sian diecan vigligan brilon ĉirkaŭ la tuta tero, super kontinentojn kaj en la akvajn profundojn, el kio rezultas, ke anstataŭ senlimaj dezertoj etendas sin plaĉaj ĝardenoj por ĉiuj vivaj estaĵoj.
      Ĉar la vegetaloj kiel montrite estas fizike malpli evoluintaj ol la animaloj, kaj sekve suferas malpli ol tiuj ĉe kripliĝo kaj morto – pro tio ke ili ne povas senti timon, nek veran doloron, sed nur apenaŭ rimarkeblan malplaĉon – estas evidente, ke mortigo de plantoj kaŭzas malpli da sufero ol mortigo de bestoj. El du malbonoj oni ja devas preferi la malpli gravan, kaj ĉi-okaze la malpli grava estas mortigi plantojn. Kontraŭ la kvina ordono oni malpli pekas uzante vegetaran manĝaĵon ol uzante viandon. Krome la vegetara manĝado havas la grandan avantaĝon, ke ĝi estas iomgrade praktikebla ankaŭ sen ia perforto aŭ mortigo. Nome la plej altaj formoj de vegetaloj evoluigas substancojn aŭ organojn destinitajn ĝuste por sorbiĝo en organismoj. Tio signifas, ke tiuj substancoj aŭ organoj estas tiel adaptitaj al sia destino, ke ilia konsumiĝo kiel nutraĵo por aliaj organismoj signifas vivon kaj evoluon anstataŭ kripliĝon kaj morton; kaj estas ĝuste iliaj apero kaj ekzisto, kiuj liberigos la estaĵojn de la "principo de mortigo" kaj ebligos, ke ne daŭre validu sur nia tero la malnova proverbo: "morto de unu, pano por alia".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.