Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La ideala nutraĵo |
29-a Ĉapitro
Oni konservu la kuiron de malpli delikataj kaj nefacile digesteblaj produktoj.
Al la homoj la evoluo kunportis interalie, ke ilia organismo plidelikatiĝis kaj iĝis malpli taŭga por la digesta mortigoprocezo al la "A-vivunuoj".
Ĉi tio igis ilin eltrovi kuiron kiel mortigo rimedon, por ke restu al la organismo nur la procezoj de putro kaj malkompono.
Por tiu procezo la digestorganoj tamen posedas specialajn kapablojn, pro kio ĝi estas artefare okazigebla.
Ankau friton oni eltrovis por helpi al la digesto. Sed tiu mortigometodo ne estas rekomendinda, ĉar kvankam ĝi ĝuste mortigas la "A-vivunuojn", ĝi krome karbigas aŭ cindrigas grandparte iliajn kadavrojn, – procezo tre malbonefika al la organismo, kiu ja bone kapablas trakti organan kadavraĵon sed ne cindron. En la estonta nutrado oni sekve ne uzos friton. Alie efikas kuiro. Ĝi ne transformas la kuiraĵon en cindron aŭ karbopolvon; ĝi nur liberigas la organismon de la peniga mortigoprocezo al la "A-vivunuoj"; tial ĝi daŭre estas uzata, ĝis la homa organismo ne plu bezonas la malpli delikatajn vegetalaĵojn, en kiuj la "B-vivunuoj" estas entenataj en la "A-vivunuoj". Tamen ekzistas homoj, kies organismo ne bezonas la kuiran helpon, ĉar ĝi mem facile regas la mortigoprocezon; provizore ili do povas bone nutri sin per "kruda manĝaĵo". Sed el morala vidpunkto ĉi tio havas nenian avantaĝon, ĉar se oni ne antaŭ la konsumo mortigas la "A-vivunuojn", per kuiro aŭ alimaniere, la organismo mem ja devas fari tion, por ke la vera nutraĵo – la "B-vivunuoj" – fariĝu libera. Krome estas fakto, ke la homa organismo – ankaŭ ĝia digesta aparato – evoluas al pli kaj pli delikata strukturo. Primitiva naturhomo povas ankoraŭ manĝi viandon kaj malmolan radikon nepreparitaj, sed la iom pli delikata kulturhomo multe malpli eltenas konstantan konsumadon de krudaj produktoj. Tial, se kulturita homo forlasas perkuiran nutradon por konsumi nur "krudan manĝaĵon", ĉi tio efektive signifas malprogreson, almenaŭ se temas pri nefacile digesteblaj produktoj. Sed, feliĉe, la evoluo iras en alia direkto; ĝi ŝanĝas nian organismon tiel, ke nia digesta aparato iom post iom malkapabliĝas por la mortiga procezo, kaj samtempe ĝi pli kaj pli adaptiĝas al nutrado per nura fruktokarno, kiu, kiel plurfoje dirite, estas la vera ideala "kruda manĝaĵo" por la homo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
