Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La ideala nutraĵo |
31-a Ĉapitro
Konsiloj al komencanta vegetarano.
Doni informojn pri kombinoj de vegetalaj produktoj, aŭ pri preparmanieroj de diversaj vegetaraj manĝaĵoj, estas tute ekster mia tasko aŭ misio, kiel antaŭe dirite, ĉar koncerne tion jam troviĝas ampleksa literaturo, kun tabeloj kaj kemiaj analizoj, verkita de lertaj fakuloj.
Nur kelkajn konsilojn mi deziras doni: Ne kunmiksu multajn specojn en unu manĝaĵon; ĉiu manĝo estu kiel eble plej simpla.
Spicojn uzu tre modere, kaj evitu dolĉajn desertojn kaj alkoholajn trinkaĵojn.
Grandajn festenojn kun multaj manĝaĵoj oni nepre rifuzu; manĝaĵo el unu vegetala speco, aŭ el du kunigitaj, kune kun glaso da akvo aŭ frukta suko, neniel trostreĉas la organismon, sed kreas perfektajn bonfarton kaj sanon.
Al komencanta vegetarano freŝa lakto estas rekomendinda, ĉar ĝi enhavas – same kiel fruktokarno – preskaŭ nur "B-vivunuajn".
Ne forgesu, tamen, ke ĉi tiu ideala nutraĵo por la tera homo ne signas la definitivan celon; la evoluo ne ĉesos, kaj same kiel oni jam nun devas forlasi la animalajn viando- kaj sangomanĝaĵojn, tiel oni devas de nun iom post iom forlasi tiajn vegetalaĵojn, kiuj apartenas al la malpli digesteblaj.
En estonta evolustato la homo sin nutros sole per tiaj produktoj, kies vivunuoj – por daŭre vivi kaj bonfarti – devas esti sorbataj de iu organismo.
La amo pli kaj pli evoluanta kondukas nin en ĉi tiun staton, en kiu la mortiga principo neniel povas elvolviĝi.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
